espe

   

    Top            Maintext           What's New    更新記事         My Photos             Archive       Contact    IOM Propono por homa estonto


          Kun esperantistoj  


 

  1. Sinprezento

 Mi havas 64 jarojn. Mi loĝas kun mia edzino kaj mia patro (90 jaroj) en urbo de Togane Japanio. Mi estis distrikta publika oficisto en Chiba gubernio, Japanio. Sed mi retiriĝis antaŭ tri jaroj. Mi nun estas emerito.
 Mia fako estas Literaturo kaj ekonomiko. Ekonomiko diferencas de administra studado aux financa studado. Ekonomiko studas ĝustan produkton, disdonon kaj dungadon por feliĉigi ĉiujn homojn. Sed kiam ni observas tutmondon, en evoluintaj landoj kiel Usono, Britio, Francio kaj Japanio, tiuj demokratismo mem jam staras en vojforko. Economia stagnado, kresko de senlaboruloj, plilarĝigo de la diferenco inter ricxo kaj malricxo, kaj malkredo kontraux politico, ĉi tiuj estas observata ankaŭ ĉie ajn sur la landoj. Mi pensas, ke kian socion ni devas konstrui estonte trans demokratismo kiu ĝoje prikantis la merkatan ekonomion estos la granda problemo por la homaro.
 Nun, mi okupiĝas pri kulturaj interrilatoj inter Suda Hindio kaj Japanio. Japana profesoro Susumu Ohno klarigis, ke la japana lingvo originas el la tamila lingvo kiu estas la suda hinda lingvo. Mi vizitis sudan Hindion kaj mi pensis ke suda Hindio rilatas profunde kun Japanio ne nur pri lingvo sed pri kulturo.
 La angla lingvo estas la lingvo kiu regas ĉiujn naciojn per potenco de politiko kaj ekonomio. Sed ni ne povas paroli alie ol la anglan lingvon kiel mondolingvon en eksterlando nun. Mi esperas ke Esperanto fariĝos mondolingvo anstataŭ la angla lingvo, kvankam ĝi ne estos realigebla senprokraste.
 Mi pensas ke la mondo iras en la direkto al la malbona situacio. Tial mi pensas ke la interkompreno de diferencaj landoj per Esperanto estas ekstreme grava por la mondpaco.


                                                                                                                           (13/12/2012)                                                                                                                          

 

  2. Por proksimigi Japanion pli al la mondo

 Esperanto estas necesa por akiri komprenon de vera Japanio. Homoj kiu povas paroli en la angla lingvo povas kompreni la tutmondan aferojn en la angla lingvo kai povas interrilati kun homoj ĉirkaŭ la mondo en la angla lingvo. Tial ili ne sentas la neceson lerni aliajn lingvojn kaj kulturojn. Mi pensas, ke en iuj el ili, la homoj kiuj provas lerni active pri la kulturo de Japanio estas malgranda.
 Kontrauxe, en homoj kiuj vivas en ne-anglalingvaj landoj, personoj kiuj volas lerni la kulturon de aliaj landoj uzante Esperanton ol la anglan lingvon estas multaj. Fakte, homoj en orienta Euxropo, Afriko kaj Brazilo interagas kun mi per Esperanto. Ili tre interesiĝas en la japana kulturo. Speciale, rusa Esperantisto kiu instruas matematikon en rusa lernejo diris al mi detale pri Takakazu Seki kiu estis matematikisto de la Edo-epoko de Japanio.
 En cxi tiu maniero, ŝajnas al mi, ke la movado por kulturajn interŝanĝojn en la mondo sen la uzo de la angla lingvo plilarĝiĝas pli kaj pli. Tial mi kredas ke estas tre signifa al ankaŭ japanoj por provi interagi kun homoj en tiom da landoj uzante Esperanton kaj lerni sian kulturon.
 Lasta tempe, mi interŝanĝis leteron kun profesoro en Usono per Esperanto. Ankaŭ estas tre bela ke la homoj kiuj vivas en anglalingvaj landoj provas lerni Esperanton.
                                                                                                              (27/01/2013)          

  3. Mosea efekto

 En la fizika fenomeno, estas Mosea efekto. Ĝi estas fenomeno en kiu la akvo estas dividata en maldekstra kaj dekstra se vi metas magneton en la akvo. Ĝi estas la nomo laŭ la miraklo kiu estis skribita en la Malnova Testamento. Name, la rivero estis dividita kaj la vojo aperis en la rivero por transiri la riveron kiam Moseo kaj liaj popolo forkuris de la egipta soldatoj.
 Mia amiko kiu eatas Esperantisto kaj kristano loĝas en Ukrajno. Ŝi klarigis al mi pri Mosea efekto kiel sekvas. La amerika revuo informis, ke du fizikistoj de Tokia universitato kreis tre forta magneta kampo, kiu ĉirkaŭis horizontale situantajn tuberojn. La tuberojn ili aparte versxis per akvo. Kiam la fizikistoj la magnetojn elektrizis, la akvo "diskuris" al finoj de la tuberoj, kaj meze iĝis seka interspaco. Tiun malkovron kiu estis malfermita en la jaro 1994, sciencistoj nomis "Mosea efekto".
 Mi ne sciis cxi tiun fizikan fenomenon. Tial mi tre interesiĝas ĝin. Mi estis tre kontenta, ke ŝi ne asociis la fizikan fenomenon kun Eliro de la Biblio, kvankam ŝi klarigis al mi pri la Biblio diligente. Mi ne estas kredanto en Kristanismo. Sed ŝi diras. "Mi tute estas konsenta kun vi, ĉiuj homoj havas propran religion, kaj ĉiuj havas rajton elekti religion, kaj al kiu aux al kio adorkliniĝi."
 En ĉi tiu maniero, ŝi neniam trudas al alia persono ŝian kredon. Por tiu afero, ŝi silentis. Tial mi sentas ke mi konis iom pri tio, kio estas religio. Vivi en la religio estas akcepti la diversajn okazaĵojn kiuj okazis al ni kiel tian. La popolo de Israelo estis subpremataj en Egiptio. La vojo aperis en la rivero, kiam Moseo elkondukis la popolon el Egiptio. Ambaux estas la okazaĵo kiu okazis al la popolo de Israelo.
 Ĉu ne religia ago estas la ago kiel la sekva? Nome, la persono kiu havas kredon povas akcepti malfeliĉo, feliĉo, tragikaj okazaĵoj kaj mirakla okazaĵo, kiel evento kiu estis donita al la persono. Kaj el tie, la persono povas trovi sian vojon kiu estis postlasita al li. Mi pensas, ke religia ago estas la ago kiel tio. Ne estas logiko tie. Estas kredo.

                                                                                                                                                                                                                                            (21/02/2013)                              

 

  4. Por scii la veron

 Mi interŝanĝas retleteron kun tanzania virino en Esperanto. Ŝi priploras sxian mizeran vivon kiel jene.
 Tio estas, ŝi laboras kun granda peno kiel flegistino en la hospitalo el frumateno ĝis malfrue vespero ĉiutage sed ŝi ne povas akiri sufiĉe salajrojn por sia familio por aĉeti unu-monatan panojn kaj vestojn. Ŝi havas edzon kaj du filojn. Ŝia edzo laboris por elfosajxo de mineralo sed nun li perdis sian laboron ĉar kompanioj de fremdaj landoj venis regi preskaŭ mineralo vejnojn en Tanzanio. Ili alportas laborantoj de iliaj landoj. Kiel tiu rezulto, multe da homoj en Tanzanio perdis siajn laborojn. Speciale senlaboraj junuloj estas plena en la vilaĝoj kaj iuj el ili faras ŝtelo.
 Do publika sekureco malboniĝis pli kaj pli. Registaro de Tanzanio konstruas ŝoseojn, pontojn kaj konstruaĵojn per eksterlandaj kapitaloj sed faras nenion por la vivo de lokaj loĝantoj. Kaj la helpo de la Unuiĝintaj Nacioj aŭ evoluintaj landoj neniam atingas lokajn loĝantojn. Ilia helpo nur pliigas la riĉecon de ŝtataj oficistoj kaj riĉaj loĝantaroj. Preskaŭ ĉiuj homoj estas devigata prilabori en malriĉaj agrikulturo kiel plantado de kasavo, maizo kaj terpomo, ktp. Kiam sekeco sturmas, ĉiufoje liaj vivoj plimalboniĝas pli kaj pli. Ili ne povas pagi por aĉeti eĉ ĉiutagajn necesaĵojn, kiel nutraĵoj, vestoj kaj medikamentoj, kaj ili ne povas irigi iliajn infanojn al lernejo. Ŝi diris al mi, per e-poŝto ĉi tiel.
 Tiamaniere mi povas scii realan afrikan staton per interfluo kun esperantistoj. Mi provas kontribui por afrikaj malriĉaj loĝantoj. Sed mi ne povas scii perfekte, ĉu mia kontribuo utilas vere al ili. Tial mi pensas, ke ni bezonas pli scii verajn mondon per Esperanto, ĉar la informo de la angla lingvo, ŝajnas al mi, kelkfoje havas enhavojn oportunaj por nacioj kiu parolas en la angla lingvo.

                                                                                                                         

                                                                                                                (07/05/2013)          

 

 

  5. Pri Demenco

 Mia patro estas 91 jara. Li suferas de demenco. Ankaŭ patrino de mia edzino estas demenco en la hejmo de mia edzino. Sekve, mi devas prizorgi mian patron en la hejmo. Pacientoj kun demenco vivas apogante sur ilia memoroj de la pasinteco. Tial ili preskaŭ ne havas novajn memorojn. Do mi devas prizorgi mian patron kompleze en la ĉiutaga vivo. Ankaŭ mi nun havas 65 jarojn ĉi tiu jaro. Loĝantaro super la aĝo de 65 estas nomita la maljunuloj en Japanio. Ili estas pli ol 30 milionoj da homoj kaj ilia loĝantaro atingis 24% de Japania loĝantaro. Tiel, maljunigxantoj de logxantaro progresas pli kaj pli en Japanio. Tial serioza situacio, ke unu maljunulo devas flegi alian maljunulon, aperis en Japanio.
 La nuna stato de Japanio tia, estas fenomeno kiu povas vidi en la evoluintaj landoj, kiel Euxropo. Kadukigxi progresas kaj pacientoj kun demenco multiĝas en evoluintaj landoj. Kion cxi tiu fakto signifas? La vivo de la popolo estis pligrandigita de progreso en medicina teknologio. La hierarkio kiu riĉigis materiale multiĝis. Tial ŝajnas al mi, ke maljunuloj kiu ne havas grandajn problemoj kaj ne estas malkontenta kun la nuna situacio plimultigxas. Por tiuj kialoj, la pacientoj kun demenco kaj maljunaj terura forgesema povus plimultigxi.
 Aliflanke, prizorgante demenco pacienton kiu perdas intereson en la realo kaj vivas en la pasinteco kiel mia patro, mi havas nenion alian ol senti mian maljunecon. Ĉiuj homoj atingas la morton antaŭ longe. Evidente, mia patro estas proksimiĝas al morto kaj la ĉeesto de mia patro memorigas al mi la morton kiun ni forgesis en ĉiutaga vivo. Ne multe da tempo restas al mi. Malmultaj jaroj malaperas en neniu momento. Mi kredas ke dum la zorgo de mia patro, mi volas vivi zorge la tempon kiu estis donita al mi.
 Malgraŭ tio, nur maljunuloj multigas pli kaj pli en Japanio. Kiel Japanio fariĝas en la estonteco? Se Japanio ne prenas la politico per kiu junuloj volas veni al Japanio el la tuta mondo, Japanio pereos. Japana personoj ĝis nun, ne estis aktiva en la enfluo de migrintoj el eksterlando. Sed nun, Japana personoj devas konsideri ĉi temo serioze. Mi estas tre ĝoja, se multaj junaj homoj, kiuj interesiĝas precipe pri Esperanto, vizitos Japanion el diversaj landoj, kaj ili iros ludi Japanion kiu estas malfermita al nova mondo.

 

                                                                                                                    (13/10/2013)

 

  

 

  6. Originalo kaj Tradukaĵo ( La letero al la esparantisto )

 Dankon pro via letero. Estas tre ĝoja por mi, ke vi recitas Laocion dum lavanta la manĝilarojn. Kiel vi skribis, '老子(Roshi)道徳経(doutokukyou)' estas certe korekta. La libro ofte nomiĝas "Laocio< aux Laocu, Lauxzio>(老子, Roshi)" en Japanio.Ŝajnas al me, ke la ideo de Taoismo rilatas al japana Zen kaj hinda Ashrama de Vedoj (4 etapoj de vivo).

 Vi diris, ke vi trovis ke mediti recitante la vortojn, kaj fokusigante je ties signifoj, estas tre trankviligas la animon. Mi pensas, ke via vivo laŭ tia meditado dum recitado de Laocio estas belega!

 

 Dankon pro via grava opinio rilata al la originalo kaj ĝia tradukaĵo. Vi supozas ke unu solvo, por homo kiu ne povas legi la originalon, estus legi multajn diversajn tradukaĵon por provi vidi tion, kion ili havas komune. Ŝajnas al me, ke vi estas maltrankvila pri la tradukado.

 Kompreneble la tradukajxo ne ĝuste koincidas kun la originalo. Do, mi kredas, ke la homoj kiuj povas precize koincidigi la originalon kaj la tradukaĵon ne ekzistas. Ĉu vere ekzistas la persono kiu povas profunde kompreni la du lingvosistemojn? Estus pli bone ke ni pensas, ke tia persono ne ekzistas. Ni loĝas en la mondo kie ni ne povas kompreni plene la lingvon kaj kulturon de alia lando. Ĝi estas la firma realo kiu jam nun ne helpas nin. Estas neniu vojo krom ĝi.

 Mi pensas, ke estas grava ke ni provas reciproke kompreni la lingvon kaj kulturon de alia lando per sia propra maniero en ĉiu de lingvo kaj kulturo. Ĉar, la klasika verko havas la universalecon kiu povas esti komprenata ankaŭ en la lingvo de aliaj landoj. Tial estas grava kiel esprimi la universalecon per la vortoj de la propra lando de tradukisto.

 Do anstataŭ legis multe da tradukaĵoj de originala dokumento, se vi havis la simpation al la kialon kial la tradukisto trovis la universalecon en la klasika verko, mi pensas, ke vi povas fidi lian tradukaĵon.

 

 Eĉ se la tradukaĵo ne estas perfekte sama kiel la originalo, ni povas siamaniere kompreni la universalecon en la lingvo de sia propra lando. Jen estas la mistera de la lingvo.

 Ni loĝas en la mondo formita de la kontakto inter malsamaj kulturoj per tiaj malsamaj lingvoj. Se vi trafos la tradukajxon kiu povas konvinki vin, ĝi estos bona. Mi pensas, ke vi ne bezonas trovi komunan aferon en multaj tradukaĵoj rilata al la sama originalo. Malriĉa tradukaĵo estas tuj konata. La vera tradukaĵo ne estas fidela al la originala lingvo de la originala klasika verko. Tio estas, la libro kiu povas bone esprimi la originalan kernon kaj universalecon uzante la vortojn de sia propra land estas la vera tradukaĵo. Tiu estas la vera aspekto de la nuntempa mondo kie malsamaj kulturoj reciproke konfliktas. Vi prefere povas konfirmi ĉu vi povas konfidi la tradukiston, pere de lia aliajn librojn.

 Vi ne povus kompreni Laocion kiel la persono kiu povas kompreni la malnovan ĉinan. Vi komprenas Laocion siamaniere per la tradukaĵo. Do ĝi estas bona. Mi ankaŭ komprenas Vedojn per tradukaĵoj. Mi pensas, ke rilate al la tradukaĵoj ĉiu estas bela. Mia kompreno povus esti malsama ol la kompreno de homo kiu povas kompreni Vedojn en sanskrito. Sed ne ekzistas vojo krom gxi. Malgraŭ tio, ankoraŭ ni povas kundividi ion univarsalecon. Ĝi estas la monda kulturo. Estas ĉiu vorto kiu estis ekradikita en la kulturo kiu sekvis el antikvaj tempoj.

 

 Do la demando estas, kio Esperanto estas. Ĉar Esperanto ne ekzistas kiel la lingvo por popolo de antikvaj kaj ĝi ne estas lingvo kiu estis uzita kiel nacia oficiala lingvo. Ekzemple, ni havas problemon ĉu ni povos traduki la originalon de Laocio kaj Vedoj bone Esperante. Anstataŭ Esperanto, se ni tradukas tiojn en la lingvo de sia propra lando kiu konstruis la kulturon de antikvaj tempoj, ni povas esprimi la kernon kaj la universalecon de Laocio kaj Vedoj, ĉe la lumo de sia propra landa kulturo kaj tradicio. Ankaŭ ekzistas multaj legantoj kiu atendas tian tradukaĵon.  Sed Esperanto ne estas unu lingvo kiu estis disvolvita kiel la oficiala lingvo de la aparta lando. Eĉ se ni povas mekanike traduki la diversajn originalojn en Esperanto, esprimi la subtilajn nuancojn ĉe la lumo de la kultura grundo de ĉiu lando estas malfacila, ŝajnas al me. Certe multaj libroj estis tradukita en Esperanto. Sed mi kredas ke personoj kiu provas kompreni la originalojn en Esperanta tradukaĵo estas tre malmulta. Finfine multaj homoj provos kompreni la originalojn en vortoj de ilia propra lando.  Se jes, kio estas la signifo de Esperanto?

 

 La ideo de Esperanto estas jena. Tio estas, ni devas popularigi la egalan kaj komunan lingvon kiu respektas la lingvon kaj kulturon de ĉiu lando kaj ne estas regita de la lingvo de la aparta lando. Ni povas bone kompreni ĉi tiu ideon.

 Sed en realo, la angla lingvo regas la mondon kiel komunan lingvon de la mondo.

Ĉar kontraste al Esperanto, la angla lingvo plenkreskis historie kaj kulture kiel la oficiala lingvo de aparta lando. Anglalingva kulturo estis diskonigita tra la tuta mondo kiel historia fakto.

 

 Do, kio estas la motivo de homoj kiu provas lerni Esperanton? Unu de motivoj estas la kunsento kun la paca ideo de Esperanto. Ankaŭ estas kelkaj homoj kiu antipatias la fakton ke la kulturo de la anglalingvaj landoj regas la tuta mondon. Ankaŭ kiel vi diris, la interfluo kun esperantistoj kiu havas pacan pensado trankviligas la mensojn de homoj.

 Do, ĉu Esperanto daŭras ekzisti por nur tio, en la estonteco? Ĉu ni povos atendi la disvastigon de Esperanto kiel la internacia lingvo, kvankam Esperanto ne povas fariĝi la nacia oficiala lingvo ankaŭ de nun?

 Ĝi estas malfacila problemo. Se, ni komparus ĉiu de la lando sur la Tero kun ŝako, ĉiu lando estas la ŝakpeco kiu konfliktas reciproke sur la ŝaktabulo de Tero. Anglio progresis kiel la potenca ŝakpeco. Tial la angla lingvo povis fariĝi la mondolingvo, dank'al la potenca ŝakpeco. Sed Esperanto ne estas tia ŝakpeco.

 

 Se la homo eltrovus la kulturan ekziston ekster la Tero en estonteco, la kosmo fariĝus la ŝaktabulo kaj la tuta Tero fariĝus la ŝakpeco kiel ĉiu stelo. Se jes, la universaleco kiel la homo povos esti akumulita en Esperanto. Sed ĝi estas ankoraŭ la rakonto kiel sonĝo.

 Certe ne estas la lando kies oficiala lingvo estas Esperanto. Sed Esperanto estas la lingvo kiu estas movanta al la estonteco. Ĝi estas ankaŭ la lingvo kiu klarigas la multajn defiojn al la homa estonteco. Tial pensi pri Esperanto estus pensi pri la ebleco de la homa estonteco.

 

                                                                                                                    (10/02/2015)

 

 

 

 

  7. IOM Propono por Homa Estonto

 Lastatempe, mi publikis IOM Proponon sur mia hejmpaĝo. IOM signifas tri nomojn, tio estas, Chidambaresa Iyer (hindo), Kunio Oki (japano) kaj Maria Mendes (portugalo). Ni estas malgrandaj civitanoj kiu havas nenian potencon. Sed ni havas komunan ideon rilata al homa estonto. Tial ni publikis ĉi tian proponon.
 Ni pensas, ke se la vera internacia organizaĵo ne ekzistus, nunaj konfliktoj inter nunaj ŝtatoj en la mondo daŭrus eterne. Kaj ni pensas, ke la vera internacia organizaĵo devas adopti Esperanton kiel la monda komuna lingvo.

 Bonvolu legi nian proponon kaj doni vian opiniojn por plenigi la proponon.

<http://taranomeann.com/Kun%20Proposal%20Es2.html>

 

 Kontraŭ nia propono, diversaj opinioj estis kontribuitaj. En tiuj opinioj, estis la opinion ke nia propono estas tro idealisma kaj ne realisma respondo. Do, mi komentis pri rilato inter idealismo kaj realismo sur mia hejmpaĝo.

< http://taranomeann.com/commentIOMes.html>

 

 Esperanto certe estas la lingvo de espero. Iam ajn epoko, homoj havas esperon kaj klopodas por tiu realigo. Ni, tri civitanoj, prezentis nian esperon kaj deklaris, ke ni klopodas por tiu realigo. Sed, nia propono ne estas senmanka. Tial, ni devas plibonigi ĝin pere de multaj homaj opinioj. Ni pensas, ke aparte, opinioj de esperantistoj estas tre multe valora. Bonvolu doni vian opinion al ni.

 En Japanio, estas en somero nun, varmaj tagoj daŭras. Por maljunulo kiel mi, la varmega sezono estas severa. Sed, mi ŝatus pasigi signifan vivon kiel eble por la estonta generacio margraŭ mia mallonga vivo. Bonvolu zorgi pri via sano kaj daŭrigi provi disvastigi Esperanton de nun, kun ni.

 

 

                                                                                                                    (23/08/2017)

 

 

 

  8. Nacio kaj Civilulo

 Laŭ la novaĵo, en la meza elekto de Usono, la Demokrata Partio regajnis avantaĝon en la Ĉambro de Reprezentantoj. Tamen, subtenantoj de la Trump-reĝimo ŝajnas konkurenci kun subtenantoj de la Demokrata Partio, en diversaj situacioj. La Trump-reĝimo akcelas la tendencon de unuflankismo, kiu nun disvastiĝas tra la tuta mondo.
 Mi pensas, tio estas malfacila , ke publika sento kiu volas protekti la landon kontraŭ marŝantaj rifuĝintoj estas tute nuligita. En ĉiuj landoj, internacia pacismo kiu estas abstrakta kaj ne povas solvi la specifa problemo de nacio preskaŭ fariĝas neebla akiri publikan subtenon. Kompreneble, estas certa, ke la nacio ankoraŭ estas solida kadro de homa socio. Sed samtempe, oni ŝajnas postuli juĝi eblecon de la solidareco inter civiluloj aŭ etnoj kun unu la alian, aŭ la solidareco inter homoj kiuj estis subpremita, trans la kadro de nacio.
 Kiel ekzemple, re-ekzameni kiel la nuna UN aŭ EU devas esti, aŭ pensi pri helpo de dungiĝo de homoj kiu estas subpremata en subevoluaj landoj, uzante la agadon de civitana nivelo kiu superas la naciajn agadojn, ŝajnas esti necese. Kompreneble ni bezonas sistemon teni ĝin kiel ekonomian aktivecon sen fidi al grandaj kompanioj.


 Nacio, civilulo (kiel civitano) kaj granda kompanio formis unu tuton ĝis nun.
 Tamen, mi pensas, ke estas necese, ke nun,ni civiluloj de la tuta mondo devas kunlabori por redistribuo de la riĉecon de la mondo kaj por forigi regionan malekvilibron en dungaj ŝancoj, sen la helpo de naciaj kaj grandaj entreprenoj.

 

 

                                                                                                                    (11/11/2018)

 

 

 

                                                                                                       To the head